Preĝtago en Częstochowa, oktobro 2007

En la tagoj 13/14 de oktobro 2007, sur la Hela Monto en Ĉenstoĥovo, okazis Preĝtago de esperantistoj. Venis gesamideanoj el diversaj lokoj de Pollando. Estis 3 pastroj esperantistoj: p-roj Roman Forycki, Stanislavo Płachta kaj Stanislavo Stolz.

Sabate la S-ta Meso estis kuncelebrita en la kapelo ĉe la preĝejo de patroj Pallotanoj, al kiuj apartenas p. Forycki kaj dimanĉe en la Rozaria Kapelo troviĝanta ĉe la enirejo al la Mirakla Kapelo sur la Hela Monto. Aliaj preĝoj, kantoj, diskutoj, informoj ktp. okazis en la kapelo en Pilgrimdomo.

Ĉar ĉi-jare Preĝtago okazis dum la 30-ka datreveno de IKUE Kongreso, kiu sur la Hela Monto okazis en 1977, la partoprenintoj de tiu Kongreso rememorigis ĝin, oni parolis pri diversaj aferoj ligitaj kun la kongreso, organizado ktp. Tre grava estis, ke alta protektanto de IKUE Kongreso en 1977 jaro estis kardinalo Karol Wojtyla.

P-ri Roman Forycki rakontis interese pri la okazaĵoj ligitaj kun tiu ĉi multnombra kongreso. Partoprenis tiam ankaŭ multaj pastroj polaj kaj eksterlandaj. Bedaŭrinde pastro Henriko Paruzel, kiu pereis en la okcidento dum la revenvojo el Romo al Pollando rigardis la kongreson el la fenestro de la Patro kaj certe petis la benon de Bona Dio por la aranĝo, ĉar la Kongreso okazis kun granda sukceso.

Pro la ĉi-jara Preĝtago kaj la programo oni devas danki al s-ino Zofia Śmistek kaj s-ro Bohdan Wasilewski, kiu informis kaj invitis pastrojn ktp. Dum la kunveno s-ro Stanislavo Mandrak kaj pastro Forycki parolis pri UK, kiu okazos en 2009 jaro en Bialistoko. Temas pri tio, por ke katolikaj esperantistoj estu videblaj kaj ankaŭ aktive agu, laboru ktp.

Boguslaw Sobol


Kelkaj fotoj pri ĉi-jara E-renkontiĝo en pilgrimloko Hela Monto. Mi estas ege kontenta, ke denove akompanis ĝin E-mesoj. Mi esperas, ke en venontaj jaroj pli de esperantistoj alvenos kaj mi preparos pli riĉan programon. Dimanĉe dum meso kantis du junaj studentinoj el Muzika Akademio en Krakovo. Ili kantis belege, invitis ilin Ela Harężlak.

Zofia Śmistek

P101
Renkontiĝo en Pilgrima Domo - malfermo, ni preĝas
P103
E-meso en Domo de Pallotanoj
P110
E-meso en Rozaria Kapelo de klostro sur Hela Monto
P105
Post la meso, renkontiĝo en la Domo de Pallotanoj
P109
Pastro Stolz instruas kanti
P111
Hela Monto nokte